Informoj pri la Balkana Pac-Teamo

La Balkana Pac-Teamo klopodas preventi la perforton kaj atencon kontraux la homaj rajtoj en eks-Jugoslavio per sendo de internaciaj volontuloj.


Interveni jes, sed sen perforto.

Ni tedigxas dauxre nur insisti cxe registaroj preventi la perforton kaj atencon kontraux la homaj rajtoj en eks-Jugoslavio.

BPT estas internacia pac-projekto de volontuloj kiuj engagxigxas senperforte por preventi perforton kaj atencon kontraux la homaj rajtoj, kaj enmiksigxas en malfacilaj situacioj perfortaj por estigi dialogon kaj interpacigxon. Laux nia sperto ofte suficxas la nura cxeesto de eksterlandaj observantoj por cxesigi perforton. Ankaux la alveno de protestleteroj el cxiuj anguloj de la mondo cxe respondecaj auxtoritatoj rezultis liberigon de multaj ne lauxlegxe arestitaj homoj.

Ekde marto 1994 la unua teamo de BPT nomata Otvorene Oci (Malfermitaj Okuloj) laboras en Kroatio. Volontuloj laboras en Zagrebo kaj Split kie ili kunlaboras kun Kroataj kaj aliaj pac- kaj homrajt-protektaj organizoj. Krome en novembro 1994 oni komencis projekton en Serbio kaj Kosovo.


Celoj de BPT

La bazaj prinzipoj de BPT estas senperforteco, senpartieco kaj objektiveco kun speciala atento pri homaj rajtoj. Kadre de la projekto oni pretas kunlabori kun cxiu kiu laboras por senperforta konfliktsolvado, sendepende de religio, nacieco aux civitaneco. Laux peto, BPT ofertas akompani aux dauxre cxeesti en domoj kaj oficejoj de personoj kaj organizoj kiuj estas minacataj pro ilia senperforta laboro por paco kaj homajrajtoj.


Kiel igxi BPT-volontulo

BPT sercxas volontulojn. Prefere kun scioj pri la regiono kaj/aux pri senperforta konfliktsolvado, kiuj pretas labori dum minimume 6-12 monatoj. Aldone la volontulo devas esti preta organizi subtengrupon en sia hejmlando por la financado. La laborlingvo en BPT estas la angla, oni lernas la lokan lingvon dum intensa kurso (en la unua monato). Se vi interesigxas petu sinproponilon kaj pliajn informojn cxe la BPT-oficejo en Minden, Germanio.

Kio estas la Balkana Pac-Teamo?

BPT estas projekto subtenata de diversaj neregistaraj, sendependaj pacorganizoj el diversaj landoj. Ilin cxiujn ligas la komuna sindedicxo al senperforteco, senpartieco kaj senperforta konfliktsolvado. Gxiaj membroorganizoj estas:

Por nia projekto ni urgxe bezonas homojn


Informoj

Se vi volas pli da informoj pri BPT aux subteni gxin, kontaktu la jenajn adresojn por pli da informoj (ankaux en aliaj lingvoj)

parolas Esperanton

Axel Belinfante,
retposxte Axel.Belinfante@cs.utwente.nl,
adreso: Esstraat 66, NL-7533 VK ENSCHEDE,
faksilo: +31 53 4893247 (indiku: por Axel Belinfante)

ne parolas Esperanton

(sed jes la anglan kaj germanan)
Internacia oficejo BPT, kunordiganto Martin Raschke
retposxte balkan-peace-team@bionic.zer.de,
adreso: Marienwall 9, D-32423 MINDEN,
telefono: +49 571 20776 faksilo: +49 571 23019